522 MARTIROJ DE LA 20-a JARCENTO EN HISPANIO - - - - - - - - - - - - TopicsExpress



          

522 MARTIROJ DE LA 20-a JARCENTO EN HISPANIO - - - - - - - - - - - - - - - - -- - - - - - - - - - - - - - - - - ESTOS BEATPROKLAMITAJ LA 13an de OKTOBRO EN TARRAGONA La 5-an de julio 2013, la Papo Francisko hieraŭ permesis, ke la Kongregacio por la Kaŭzoj de la Sanktuloj publikigu kvar dekretojn, rilatajn al la martiroj de la 20-a jarcento en Hispanio, kiuj estas pliaj 42 martiroj al la jam publikigitaj ĝis nun. Entute, la dimanĉon 13-a de oktobro, estos beatproklamitaj en Tarragona 522 martiroj. Ni publikigas sube la finan ĝeneralan liston (laŭ alfabeta ordo de la diocezoj de la kaŭzoj kaj laŭ la eklezia stato). La martiroj estis murditaj en pluraj urboj de Hispanio dum la teruraj persekutadoj al la katolikoj inter la jaroj 1936 kaj 1939 pro malamo al la kredo. Kial tio okazos en Tarragona? Ĉar tie estas konservata la tradicio (arĥeologia kaj dokumenta) de la unuaj hispanaj martiroj. Tie, en la romana anfiteatro la 21-an de januaro 259, la episkopo Sankta Fruktuoso kaj siaj diakonoj Sankta Eŭlogio kaj Sankta Aŭgurio oferis sian vivon pro Kristo. Sankta Aŭgusteno parolas entuziasmege pri ilia martirigo, raportita de la tre okulfrapa kaj mirinda Passio Fructuosi, kiun oni legas ĉiujare tie, kie okazis la aferoj. Temas pri unika sperto en Hispanio, kiu estas "lando de martiroj" ekde la komenco de la hispana kristanismo. Ofte estas miksitaj historio kaj legendoj, sed sendube la sango de la martiroj de la unuaj jarcentoj fekundis la hispanan kristanismon. La help-episkopo de Tarragona, Manuel Borrás, kune kun kelkdekoj da sacerdotoj de tiu diocezo, refamigas sian eklezion de la 20-a jarcento pro la sango de siaj martiroj. Pro tio, la Episkopa Konferenco akceptis la peton de la ĉefepiskopo de Tarragona por ke la beatproklamado de la granda grupo de martiroj de la tuta Hispanio, pretigata kvazaŭ kiel konkludo al la Jaro de la Kredo, estu celebrata en tiu urbo. Se eblus resumi la ekzemplon de la martiroj, ilian reagon antaŭ la morto, en nur unu ideo, oni povus diri, ke, malgraŭ ili mortis en datoj kaj lokoj diversaj, en ĉiuj ili brilas ilia amo al la Sinjoro, ilia mildeco antaŭ la persekutantoj, la supernatura spirito kun kiu ili alfrontis la morton. Laŭ la episkopo de Jaén, Ramón del Hoyo López, en paŝtista letero al sia diocezo pro la beatproklamado, «Sacerdotoj, religiuloj kaj laikuloj havas tiujn ikonojn proksimaj al la Sankta Vizaĝo de Kristo. Okaze de la Nova Evangelizado, ni diskonigu iliajn vivojn per ĉio, kio estas je nia mano. Estas bezonate montri tiujn trezorojn al la infanoj kaj adoleskantoj, unuaj ricevantoj de la kateĥezo, en la lerneja religia instruado, en la predikoj kaj la instruado al la pluraj grupoj de diocezaj fideluloj. La martiroj parolas al ni pri amo, pardono, heroeco, respekto al siaj proksimuloj, intima unuiĝo al Kristo kaj pri sia kredo profunde radikiĝinta en siaj vivoj». Laŭ la episkopo de Osma-Soria, Gerardo Melgar Viciosa, «niaj martiroj ne lasi sin esti trompitaj de malveraj teorioj aŭ vanaj allogoj de la homa tradicio; male, ili estis kristanoj kun matura, solida kaj firma kredo kiu kondukis ilin donaci sian vivon pro la defendo kaj konfeso de la kredo. Kiel Petro, martiro de Kristo, kaj Stefano, la unua martiro, niaj martiroj estis kuraĝaj. Ili klare komprenis, ke ili devis obei la ordonojn de la kredo prefere ol la invitojn de la mondo kaj de la murdistoj. Kiel la apostoloj, tiel ili ankaŭ praktikis la respondon tiam, kiam Petro kaj Johano estis malpermesitaj prediki la nomon de Jesuo: “Oni devas obei Dion prefere ol homojn” (Agoj 5, 29). Niaj martiroj ne lasis sin esti timigitaj de ia minaco morala aŭ fizika; ili estis fortaj dum suferis ofendojn, humiligojn kaj torturojn, ĉar ili komprenis pro sia kredo la fakton, ke ili ne estis solaj, sed la Sinjoro akompanadis ilin kaj la Spirito parolis per ili, speciale en la momentoj de plej granda malfacileco por konfesi Jesuon antaŭ siaj persekutantoj, kiuj turmentis ilin per ĉiamaniere». En la venontaj tagoj estos enmetitaj en la retpaĝon beatificacion2013 ĉiuj nomoj kaj fotoj de la estontaj beatuloj. La 522 martiroj beatproklamotaj Laŭ la diocezo de la kaŭzoj Ávila — 5 diocezaj sacerdotoj Barbastro — 18 Benediktanoj Barcelona — 19 Filoj de la Sankta Familio kaj 1 laikulo — 9 Minimulinoj kaj 1 laikulino — 1 dioceza sacerdoto (José Guardiet i Pujol) Barcelona, Madrid, Valencia kaj Málaga — 24 Fratoj de Sankta Johano de Dio Bilbao — 2 Dominikanoj Cartagena — 2 Franciskanoj — 2 diocezaj sacerdotoj Ciudad Real — 6 religiuloj el la Triunuo Córdoba — 10 Karmelanoj de la malnova regulo Cuenca — 6 Redemptoristoj Jaén — La episkopo Manuel Basulto, 3 diocezaj sacerdotoj, 1 seminariisto kaj 1 laikulo — 1 fratino de Kalazanso Lérida — 2 diocezaj sacerdotoj ("Los Curetas de Monzón") — La episkopo Salvio Huix Mirapleix — 19 Mercedanoj de la Provinco de Aragón — 4 senŝuaj karmelanoj kaj 1 dioceza sacerdoto — 66 fratoj mariistoj kaj 2 laikuloj Madrid — 19 fratoj de la kristanaj lernejoj, 1 dioceza sacerdoto kaj 1 laikulo — 9 karmelanoj de la malnova regulo kaj 16 fratoj de la kristanaj lernejoj — 15 filinoj de la karitato — La renoviginto de la jeronimaj (Manuel de la SF Sanz Domínguez) — 4 servantinoj de Maria — 32 kapucenoj, de la monaĥejoj de Jesús de Medinaceli kaj de El Pardo. — 3 misiistaj franciskanulinoj de la Patrino de la Dia Paŝtisto Madrid-Alcalá — 5 religiuloj de la Sankta Koroj Menorca — 1 dioceza sacerdoto (Juan Huguet Cardona) Sigüenza-Guadalajara kaj Ciudad Real — 16 klaretanoj Tarragona — La help-episkopo Manuel Borrás, 66 diocezaj sacerdotoj, 2 seminariistoj, 7 senŝuaj karmelanoj, 20 benediktanoj (de Montserrat), 1 kapuĉeno, 7 klaretanoj, 39 fratoj de la kristanaj lernejoj kaj 4 karmelanaj fratoj de la regulo Teruel — 14 religiuloj de la Kongregacio por la Misio Tortosa — 15 diocezaj laboristaj sacerdotoj Valencia — 12 filinoj de la karitato kaj 1 laikulino — 2 filoj de la Dia Providenco (orionistoj) Laŭ eklezia stato a) Diocezanoj: 88 martiroj 3 episkopoj (el Lérida, Jaén kaj Tarragona) Manuel Basulto Jiménez, Manuel Borrás Ferré, Salvio Huix Miralpeix 82 sacerdotoj (el Avila, Barcelona, Cartagena, Jaén, Lérida, Madrid, Menorca kaj Tarragona) Agapito Gorgues Manresa, Agustí Ibarra Anguela, Agustín Bermejo Miranda, Alejo Miquel Rosell, Andreu Prats Barrufet, Antoni Pedro Jaime Nogués Martí, Antoni Pedró Minguella, Antoni Prenaferta Soler, Antonio Mateo Salamero, Dalmau Llebaría Tomé, Damián Gómez Jiménez, Eladi Péres Bori, Enric Gispert Domènech, Estanislao Sans Hortoneda, Félix Pérez Portela, Francesc Antonio Mateo Vidal Sanuy, Francesc Mercader Randé, Francesc Vives Antich, Francesco Company Tarrellas, Francisco López Navarrete, Francisco Solís Pedrajas, Fulgencio Martínez García, Isidre Fabregas Gils, Isidre Torres Balsells, Jaume Sanromá Solé, Jaume Tarragó Iglesias, Jerónimo Ramiro Luis Fabregas Camí, Joan Farriol Sabaté, Joan Roca Vilardell, Joan Rofes Sancho, Joan Salvador José Gibert Galofré, Joan Tomás Gibert, Joan Vernet Masip, Joaquín Balcells Bosch, Jocundo Juan José Bonet Mercadé, José Badía Minguella, José García Librán, José Jordán y Blecua, José Antonio Moro Briz, José Nadal y Guiu, Josep Bru Boronat, Josep Bru Ralduá, Josep Civit Timoneda, Josep Colom Alsina, Josep Gomis Martorell, Josep Guardiet Pujol, Josep Juan Salvador Garriga Ferrer, Josep Mª Panadés Tarré, Josep Mañé March, Josep Mª Salvador Antonio Sancho Toda, Josep Masquef Ferrer, Josep Mestre Escoda, Josep Padrell Navarro, Josep Roselló Sans, Juan Bautista Ceró Cedó, Juan Mesonero Huerta, Lluís Domingo Mariné, Lluís Janer Riba, Lluis Sans Viñas, Magín Albaigés Escoda, Magín Isidro Roque Civit Roda, Miquel Grau Antolí, Miquel Juan Antonio Saludes Ciuret, Miquel Luis Bernardo Vilatimó Costa, Miquel Rué Gené, Narcís Tomás Juan Feliu Costa, Juan Huguet Cardona, Pablo Figuerola Rovira, Pablo Salvador Ramón Bertrán Mercadé, Pablo Segalá Solé, Pau Gili Pedrós, Pau Ramón Francisco Virgili Monfá, Pau Roselló Borgueres, Pedro Sánchez Barba, Pere Luis Juan, Farrés Valls, Pere Rofes Llauradó, Pius Salvans Corominas, Rafael Martí Figueras, Ramón Artiga Aragonés, Ramón Martí Amenós, Sebastià Tarragó Cabré, Tomás Capdevila Miquel 3 seminariistoj (el Tarragona kaj Jaén) Joan Montpeó Masip, Josep Gassol Montseny, Manuel Aranda Espejo b) Dioceza Frateco de Sacerdotoj Laboristoj de la Sanktega Koro: 15 martiroj Amadeo Monge Altés Cristobal, Baqués Almirall, Joaquín Jovaní Marín, José Manuel Claramonte Agut, José Mª Tarín Curto, José Piquer Arnáu, José Pla Arasa, José Prats Sanjuán, Juan Vallés Anguera, Lorenzo Insa Celma, Mateo Despons Tena, Miguel Amaro Ramírez, Sebastián Segarra Barberá, Tomás Cubells Miguel, Vicente Jovaní Ávila c) Konsekritaj: 412 martiroj 74 Fratoj de la Kristanaj Lernejoj Adalberto Juan, Agapito Modesto, Agustín María, Alberto Joaquín, Alejandro Antonio, Alejandro Juan, Alejo Andrés, Alfeo Bernabé, Anastasio Lucas, Anastasio Pedro, Andrés Sergio, Ángel Amado, Ángel Gregorio, Anselmo Pablo, Anselmo Félix, Antonio Gil , Aquilino Javier, Arístides Marcos, Arnoldo Cirilo, Arturo, Augusto María, Benildo José, Benito Juan, Benjamín León, Braulio Carlos, Braulio José, Buenaventura Pío, Claudio José, Clemente Adolfo, Clemente Faustino, Crisólogo, Crisóstomo Albino, Daciano, Daniel Antonio, Eladio Vicente, Eleuterio Román, Elías Paulino, Elmo Miguel, Esteban Vicente, Exuperio, Fausto Luis, Félix Adriano, Floriano Félix, Fulberto Jaime, Gilberto de Jesús, Honorio Sebastián, Hugo Bernabé, Ireneo Jacinto, Ismael Ricardo, Jacinto Jorge, Javier Eliseo, Jenaro, José Alfonso, Juan Pablo, Junián Alberto, Justino Gabriel, Leoncio Joaquín, Luis Alberto, Luis Victorio, Magín Pedro, Marciano Pascual, Mariano Pablo, Mario Félix, Nicolás Adriano, Norberto José, Orencio Luis, Oseas, Pablo de la Cruz, Rafael José, Rogaciano, Sinfronio, Sixto Andrés, Vidal Ernesto, Virginio Pedro 66 Fratoj Mariistoj Abdón, Adrián, Alipio José, Anacleto Luis, Andrés José, Ángel Hipólito, Aquilino, Aureliano, Benedicto Andrés, Benedicto José, Benigno José, Berardo José, Bruno José, Camerino, Cipriano José, Columbanus Paul, Crisanto, Domingo Ciriaco, Eduardo María, Egberto, Eloy José, Emiliano José, Euquerio, Evencio, Fabián, Feliciano, Felipe Neri, Félix Amancio, Félix Lorenzo, Fernando María, Gaspar, Guzmán, Herminio Pascual, Javier Benito, Jean Marie, Jerónimo, Jorge Camilo, Jorge Luis, José Ceferino, José de Arimatea, José Teófilo, Julián José, Julián Marcelino, Julio Fermín, Justo Pastor, León Argimiro, Ligorio Pedro, Luciano, Luis Alfonso, Luis Damián, Luis Daniel, Luis Fermín, Marino, Millán, Narciso, Néstor Eugenio, Pablo Daniel, Pedro, Pedro Jerónimo, Roque, Severino, Teófilo Martín, Teógenes, Timoteo José, Valente José, Victorico María 38 Benediktanoj Ambrosio María Busquets Creixell, Ángel Fuertes Boira, Ángel María Rodamilans Canals, Anselmo Palau Sin, Aurelio Boix Cosials, Bernardo Vendrell Olivella, Domingo Caballé Bru, Domingo González Millán, Emiliano María Guilá Ximénes, Eugenio María Erausquín Aramburu, Fernando Salinas Romeo, Francisco María Sánchez, Fulgencio Albareda Ramoneda, Hildebrando María Casanovas Vilá, Honorato Suárez Riu, Ildefonso Civil Castellví, Ildefonso Fernández Muñiz, José María Fontseré Masdéu, José María Jordá Jordá, Juan Roca Boch, Leandro Cuesta Andrés, León Alesanco Maestro, Lorenzo Ibáñez Caballero, Lorenzo Santolaria Ester, Lorenzo Sobrevía Cañardo, Luis Palacios Lozano, Mariano Sierra Almázor, Mauro Palazuelos Maruri, Narciso María Vilar Espona, Odilio María Costa Canal, Pedro Vallmitjana Abarca, Plácido María Felíu Soler, Raimundo Lladós Salud, Ramiro Sanz de Galdeano Mañeru, Roberto Grau Bullich, Rosendo Donamaría Valencia, Santiago Pardo López, Vicente Burrel Enjuanes 33 Kapucenoj Alejandro de Sobradillo, Alejo de Terradillos, Ambrosio de Santibáñez, Andrés de Palazuelo, Ángel de Cañete la Real, Arcángel de Valdavida, Aurelio de Ocejo, Berardo de Visantoña, Carlos de Alcubilla, Carmelo de Coloma, Crispín de Cuevas de San Marcos, Diego de Guadilla, Domitilo de Ayoó, Eloy de Orihuela, Eusebio de Saludes, Eustaquio de Villalquite, Fernando de Santiago de Compostela, Gabriel de Aróstegui, Gil del Puerto de Santa María, Gregorio de la Mata, Honorio de Orihuela, Ignacio de Galdácano, Ildefonso de Armellada, José de Chauchina, José María de Manila, Juan Crisóstomo de Gata de Gorgos, Luis de Valencina, Miguel de Grajal, Norberto Cembranos de Villalquite, Pacífico de Ronda, Primitivo de Villamizar, Ramiro de Sobradillo, Saturnino de Bilbao 27 Filinoj de la Karitato Andrea Calle González, Carmen Rodríguez Barazal, Concepción Pérez Giral, Dolores Úrsula Caro Martín, Estefanía Irisarri Irigaray, Estefanía Saldaña Mayoral, Gaudencia Benavides Herrero, Isidora Izquierdo García, Joaquina Rey Aguirre, Josefa Gironés Arteta, Josefa Laborra Goyeneche, Josefa Martínez Pérez, Juana Pérez Abascal, Lorenza Díaz Bolaños, Mª Asunción Mayoral Peña, Mª del Rosario Ciércoles y Gascón, Mª Luisa Bermúdez Ruiz, María del Pilar Nalda Franco, María Dolores Barroso Villaseñor, María Severina Díaz-Pardo Gauna, Martina Vázquez Gordo, Melchora Adoración Cortés Bueno, Micaela Hernán Martínez, Modesta Moro Briz, Pilar Isabel Sánchez Suárez, Ramona Cao Fernández, Victoria Arregui Guinea 24 Fratoj de Sankta Johano de Dio Avelino Martínez de Arenzana Candela, Baltasar Del Charco Horques, Cristóbal Pérez del Barrio, Cruz Ibáñez López, Estanislao de Jesús Peña Ojea, Feliciano Martínez Granero, Gaudencio Íñiguez de Heredia Alzola, Gumersindo Sanz Sanz, Honorio Ballesteros Rodríguez, Jaime Oscar Valdés, José Miguel Peñarroya Dolz, Juan José Orayen Aizcorbe, Leandro José Aloy Domenech, Leoncio Rosell Laboria, Leopoldo de Francisco Pío, Luís Beltrán Solá Jiménez, Matías Morín Ramos, Mauricio Íñiguez de Heredia Alzola, Publio Fernández González, Raimundo García Moreno, Salustiano Alonso Antonio, Segundo Pastor García, Silvestre Pérez Laguna, Trinidad Andrés Lanas 23 Klaretanoj Abelardo García Palacios, Andrés Felíu Bartomeu, Ángel López Martínez, Ángel Pérez Murillo, Antonio Capdevilla Balcells, Pablo Castellá Barberá, Antonio Lasa Vidaurreta, Antonio Orrego Fuentes, Cándido Catalán Lasala, Claudio López Martínez, Federico Vila Bartrolí, Antonio Vilamassana Carulla, Felipe González de Heredia Barahona, Gabriel Barriopedro Tejedor, Jaime Mir Vime, Jesús Aníbal Gómez Gómez, José María Ruiz Cano, Melecio Pardo Llorente, Otilio del Amo Palomino, Primitivo Berrocoso Maillo, Sebastián Balcells Tonijuan, Tomás Cordero Cordero, Vicente Robles Gómez 19 Karmelanoj de la Malnova Regulo Adalberto María Vicente Muñoz, Alberto María Marco Alemán, Ángel María Reguilón Lobato, Ángel María Sánchez Rodríguez, Antonio María Martín Povea, Aurelio María García Antón, Bartolomé Fanti María Andrés Vecilla, Carmelo María Moyano Linares, Daniel María García Antón, Eliseo María Camargo Montes, Eliseo María Durán Cintas, Francisco María Pérez Pérez, Jaime María Carretero Rojas, José María González Delgado, José María Mateos Carballido, José María Ruiz Cardeñosa, Pedro Velasco Narbona, Ramón María Pérez Sousa, Silvano María Villanueva González 19 Filoj de la Sankta Familio Antonio Mascaró Colomina, Eduardo Cabanach Majem, Fermín Martorell Vies, Francisco Llach Candell, Jaime Llach Candell, Jaume Puig Mirosa, José Vila Barri, Juan Cuscó Oliver, Juan Franquesa Costa, Narciso Sitjà Basté, Pedro Roca Toscas, Pedro Ruiz Ortega, Pedro Sadurní Raventós, Pedro Verdaguer Saurina, Ramón Cabanach Majem, Ramón Oromí Sullà, Roberto Montserrat Beliart, Segismundo Sagalés Vilà 19 Mercedanoj Amancio Marín Mínguez, Antonio González Penín, Antonio Lahoz Gan, Enrique Morante Chic, Francisco Gargallo Gascón, Francisco Llagostera Bonet, Francisco Mitjá Mitjá, Jaime Codina Casellas, Jesús Massanet Flaquer, José Reñé Prenafeta, José Trallero Lou, Lorenzo Moreno Nicolás, Manuel Sancho Aguilar, Mariano Alcalá Pérez, Mariano Pina Turón, Pedro Esteban Hernández, Serapio Sanz Iranzo, Tomás Campo Marín, Tomás Carbonell Miquel 14 Religiuloj de la Kongregacio por la Misio Amado García Sánchez, Andrés Avelino Gutiérrez Moral, Antonio Carmaniú y Mercader, Fortunato Velasco Tobar, Gregorio Cermeño Barceló, Ireneo Rodríguez González, Leoncio Pérez Nebreda, Luis Aguirre Bilbao, Narciso Pascual Pascual, Pelayo José, Granado Prieto, Ricardo Atanes Castro, Salustiano González Crespo, Tomás Pallarés Ibáñez, Vicente Vilumbrales Fuente 11 senŝuaj karmelanoj Ángel de San José, Bartolomé de la Pasión, Carlos de Jesús María, Damián de la Santísima Trinidad, Elipio de Santa Teresa, Francisco de la Asunción, José Cecilio de Jesús María, Juan de Jesús, Pedro de San Elías, Silverio de San Luis Gonzaga, Vicente de la Cruz 9 Minimulinoj Asunción, De Santa Margarita de Alacoque de San Ramón, Enriqueta, Filomena de San Francisco de Paula, Josefa del Purísimo Corazón de María, María de Jesús, María de las Mercedes, María de Montserrat, Trinidad 6 Redemptoristoj Ciriaco Olarte Pérez de Mendiguren, José Javier Gorosterratzu Jaunarena, Julián Pozo y Ruiz de Samaniego, Miguel Goñi Áriz, Pedro Romero Espejo, Victoriano (Víctor) Calvo Lozano 6 Religiuloj de la Triunuo Antonio de Jesús y María Salútregui Uribarren, Buenaventura de Santa Catalina Gabika-etxebarria y Gerrikabeitia, Esteban de San José Barrenechea Arriaga, Francisco de San Lorenzo Euba y Gorroño, Hermenegildo de la Asunción Iza y Aregita, Plácido de Jesús Camino Fernández 5 Religiuloj de la Sanktaj Koroj Eladio López Ramos, Gonzalo Barrón Nanclares, Isidro Íñiguez de Ciriano Abechuco, Mario Ros Ezcurra, Teófilo Fernández de Legaria Goñi 4 Servantinoj de Maria Agustina Peña Rodríguez, Aurelia Arambarri Fuente, Aurora López González, Daría Andiarena Sagaseta 4 Fratoj karmelanoj de la instruado Buenaventura Toldrá Rodón, Isidro Tarsá Guibets, Julio Alameda Camarero, Luis Domingo Oliva 3 Franciskanaj misiistinoj de la Patrino de la Dia Paŝtisto Gertrudis, Isabel, María Asumpta 2 Dominikanaj fratoj José María González Solís, Raimundo Joaquín Castaño González 2 Franciskanaj fratoj Antonio Faúndez López, Buenaventura Muñoz Martínez 2 Fratoj de la Dia Providenco (orionistoj) Antonio Isidoro Arrué Peiró, Ricardo Gil Barcelón 1 Kalazana fratino Victoria Valverde González 1 Jeronima frato Manuel de la Sagrada Familia d) Laikuloj: 7 martiroj 5 Laikuloj (el Barcelona, Lérida, Madrid kaj Jaén) José Gorostazu Labayen, José Mª Povatos Ruiz, Julián Aguilar Martín, Ramón Emiliano Hortelano Gómez, Sebastián Llorens Telarroja 2 Laikulinoj (el Barcelona kaj Valencia) Dolores Broseta Boner, Lucrecia García Solanas tradukis kaj kompilis Vitor Luiz Rigoti Dos Anjos (Brazilo)
Posted on: Thu, 10 Oct 2013 00:00:33 +0000

Trending Topics



Recently Viewed Topics




© 2015