Meslegaĵoj, mardo la 29a de oktobro = = = = = = = = = = = = = = - TopicsExpress



          

Meslegaĵoj, mardo la 29a de oktobro = = = = = = = = = = = = = = = = = Unua legaĵo: Rom 8,18-25 Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni. Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun. Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo. Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas? Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience. * * * Psalmo: 126,1-6 Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj. Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas. Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj. * * * Evangelio: Luk 13,18-21 Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? Kaj al kio mi ĝin komparu? 19 Ĝi estas simila al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj ĵetis en sian ĝardenon; kaj ĝi kreskis kaj fariĝis arbo; kaj la birdoj de la ĉielo loĝis en ĝiaj branĉoj. Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio? Ĝi estas simila al fermentaĵo, kiun virino prenis kaj kaŝis en tri mezuroj da faruno, ĝis la tuto fermentis.
Posted on: Mon, 28 Oct 2013 23:28:59 +0000

Trending Topics



ref="http://www.topicsexpress.com/BON-CA-CEST-POUR-MES-ENFANTS-Oui-je-sais-encore-une-leçon-de-topic-10202356011530656">BON ? CA CEST POUR MES ENFANTS . Oui je sais encore une leçon de
„Żydzi-Izrael-Polska” - polemika Po debacie
Someone reading this message right now... soon; You will also get
AAA Watermarks Premium Koa Paddle 60 - Island Treasure Hawaii
WH13X5098 - Kenmore Washer / Washing Machine Inlet Water Valve

Recently Viewed Topics




© 2015