Placo de Sta Petro Preĝa viglado por la paco prezidata de la - TopicsExpress



          

Placo de Sta Petro Preĝa viglado por la paco prezidata de la Sankta Patro Francisko Sabaton la 7an de septembro, de la 19-a ĝis la 23-a horo, sur la antaŭpreĝeja ŝtuparego de la Vatikana Baziliko, la Sankta Patro Francisko prezidos preĝan vigladon okaze de la tago de fasto kaj preĝado por la paco, de li starigita en la tuta Katolika Eklezio. La enirejoj al Placo Sankta Petro estos malfermitaj je la 16.30. La eniro estas malfermita al ĉiuj; ne estas bezonataj enirbiletoj. Por la Konfesoj estos aranĝitaj kelkaj konfesejoj sub la Kolonaro kaj ĉe la Konstantena Branĉo kaj apud la Bronza Pordego. La Papo atingos la antaŭpreĝejan ŝtuparegon je la 19-a horo. Post la surtronigo de la bildo de la Virgulino "Savo de la Roma Popolo" oni trapreĝos la Sanktan Rozarion, sekvatan de la meditado de Papo Francisko. Poste estos elmetata por la adorado la Plejsankta Sakramento. La viglado finiĝos per la Diserva Legado kaj per la eŭkaristia Beno. Oni povos rekte ligiĝi ankaŭ rete www2.tv2000.it (jam de la 17.30 horo) La libreto troveblas ĉe vatican.va/news_services/liturgy/libretti/2013/20130907-libretto-veglia-pace.pdf
Posted on: Fri, 06 Sep 2013 19:13:55 +0000

Trending Topics



Recently Viewed Topics




© 2015